Esperanta Civito

Forta kritiko de Fabrício Valle pri UEA en Afriko


La dua numero de "Heroldo de Esperanto" eldonita de Lexus en Brazilo (pormomente disponebla nur rete) dediĉas artikolon al forta kritiko pri la strategio de Universala Esperanto-Asocio en Afriko.

"Memdetermino de la popoloj aplikeblas ankaŭ en Esperantujo" estas la titolo de la teksto subskribita de Fabrício Valle, la direktoro de Lexus oficanta kiel ĉefredaktoro. La artikolo defendas la vidpunkton de c-ano Koffi Gbeglo kaj de UETA en la konflikto inter ili kaj Roterdamo. Laŭ la analizo de s-ro Valle, UEA volas kaperi la Afrikan Kongreson por havi propran scenejon en Afriko.

"UEA kaj TEJO devus lerni kio estas memdetermino de la popoloj kaj adapti sian agadon al tiu grava koncepto de internacia juro" skribas Valle en HdE, "kiu aplikiĝas ankaŭ en Esperantujo. Ĉu UEA pretus agadi en aliaj kontinentoj kaj landoj kiel ĝi agadas en Afriko?!" retorike li demandas.

La kritikan artikolon de Valle komplementas tuta paĝo pri "E-konflikto en Afriko", kiun enkondukas la frazoj: "Delonge Gbeglo Koffi, unu el la grandaj batalantoj por la lingvo Esperanto en Afriko, estraranoj de UEA kaj membroj de la afrika komisiono de UEA estas protagonistoj en akraj konfliktoj, ekzemple rilate la posedon de la rajto organizi afrikan kongreson de Esperanto. Ĉi tiu temo ne estas nova, sed restas nesolvita kaj nun HdE, fidela al sia devizo <Ni pripensas la mondon>, reprenas ĝin".

La sama paĝo enhavas ankaŭ intervjuon paralelan al Koffi Gbeglo kaj Mark Fettes. Oni ne komprenas kiam la intervjuo estis farita, sed la prezidanto de UEA distanciĝas de Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko, ŝajne nur surpapera organizo de esperantistoj en la nigra kontinento.

Efektive la nuna HdE ne mencias, ke la Komitato de UEA traktis la rilatojn kun UETA dum la lasta UK en Seulo. Laŭ la protokolo de la Komitatkunveno (punkto 05.03) "Mireille Grosjean raportas ke la komisiono sendis al UETA 16-punktan demandaron al kiu ne venis respondo. Pro tio ke UETA estas nek faka nek landa asocio, la komisiono malrekomendas ĝian akcepton al la Komitato". Tio signifas ke UEA ne akceptis la ideon de kunlabora kontrakto kun UETA, almenaŭ pormomente.

[HeKo 661 3-B, 12 okt 17]

C-ano Koffi Gbeglo komentarias:
La sekretario de UETA sendis la respondojn al Mirejo kun kopio ankaŭ al mi. Leginte la demandojn de Mirejo kaj la respondon de UETA, mi trovis, ke mi devas ion klarigi al Mirejo. Tial mi sendis mesaghon el vortoj propre miaj por klarigi ion al Mirejo, kiu vere ignoras multon pri esperanto en Afriko. Sendinte mian reagon al ŝi, venis al mi informo, ke ŝi ne povas tuj respondi, ĉar ne estas hejme.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0780 s s 
  Total: 0.0915 s s