La Kapitulo omaĝe vizitis emeritan Konsulon
Hieraŭ la emerita Konsulo, c-ano Riichi Karibe, akceptis en sia hejmo viziton de c-ano Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado, loĝonta dum duona jaro en la pacifika areo.
La emerita Konsulo relative bonfartas kaj kun ĝojo ricevis donacojn de la Kapitulo, kiuj bondezire rememorigas lian aktivecon, laste la Parlamentan sesion en la urbodomo de Salo, apud la Garda Lago.