Esperanta Civito

Heroldo de Lexus: tria numero virtuale, nur unu reale


Verŝajne la dekunua monato de 2017 fine liveros la paperan eldonon de la dua numero de "Heroldo de Esperanto", produktata kaj administrata de Lexus en Brazilo. Intertempe enretiĝis la tria numero, kiu enhavas dek du paĝojn same kiel la antaŭaj (do nur duonon de la promesitaj komence de la jaro), plus kvarpaĝan beletran suplementon "Spegulo".

"La dua numero, kiun vi jam ricevis rete, estos sendita al presejo tuj post la finpretigo de la unua numero portugal-lingva por Brazilo, ĉar la kompleton oni devas presigi kune, por malaltigo de la kostoj. Same, la tia numero estos presita kune kun la portugal-lingva HdE 2. Ĝis la fino de la jaro aperos pliaj tri numeroj kaj ĉio normaliĝos" promesas s-ro Fabrício Valle en ĵusa cirkulero al la abonantoj kaj kontribuantoj.

Tamen Lexus ne komunikis al LF-koop la petitajn garantiojn pri solventeco, kaj ĉiuj partopagoj restas ŝuldataj, escepte de la unua. Konsekvence, la repreno de la proprieto laŭ la kontrakto iĝos definitiva ekde Novjartago 2018.

Kompreneble Lexus rajtas/devas produkti sub la titolo "Heroldo de Esperanto" ekde la venonta numero 4:2017 (2271) ĝis la numero 12:2017 (2279), laŭ sia eldonplano, eventuale kun kelkmonata malfruo. Tio donos al la provizora ĉefredaktoro (kaj al lia ŝajne konstanta redakcia sekretario, s-ro Brunetto Casini) la ŝancon kompletigi sian gazetan projekton, kiu povos daŭri sub alia nomo.

La tria virtuala numero de la "brazila Heroldo" enhavas plian ĉefartikolon tre kritikan kontraŭ Universala Esperanto-Asocio. Sed ĉi-foje Valle apudigas panegiron pri Sennacieca Asocio Tutmonda! Kritikoj kontraŭ la nuna UEA tralikas el pliaj artikoloj de Valle, kiel intervjuo al Brunetto Casini aŭ alia teksto de Valle pri la Esperanta Civito (al kies organo li fantazie atribuas "obsedan kaj sisteman opozicion al UEA"), kie Valle mem kontestas la kontraŭcivitan sintenadon de UEA. Efektive la nuna Heroldo estas ege pli antiroterdama ol tiu de Ada Sikorska, kiu mem pli spitis la asocion fonditan de Hector Hodler ol faris Teo Jung siatempe. La plej milda pri UEA estis ĝuste la Heroldo de la epoko de LF-koop (1997-2016)...

(HeKo 663 5-B, 2 nov 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0574 s s