Esperanta Civito

TEJO-komisiito dum la Unesko-konferenco

Rakoen Maertens, juna aktivulo el Belgio kaj komisiito de TEJO pri agado ĉe UN, faris triminutan paroladon antaŭ dumilo da diplomatoj, aktivuloj kaj oficistoj el la tuta mondo, en la plena sesio de la 39a Ĝenerala Konferenco de Unesko, okazanta en Parizo, 6 novembro 2017. Nur dudeko da internaciaj NROj ricevis tian lokon en la tagordo.

S-ro Maertens jam akiris spertojn pri eksteraj rilatoj en pluraj internaciaj aranĝoj, inkluzive de NRO-Forumo de Unesko pasintan majon en Riado, Sauda Arabio. Lin asistis teamo konsistanta el ges-roj Renée Triolle, François Lo Jacomo, Barbara Despiney, Didier Loison kaj Gilles Tabard.

Dum sia interveno, Maertens emfazis la kernan gravecon de komunikado en la laboro de Unesko. Interkompreniĝo, trovo de komunaj interesoj, partneriĝo kaj kunlaboro ja estas la bazo de la agado. Tamen, en internaciaj medioj, "komunikado ne ĉiam estas, kia ĝi ŝajnas esti. Estas baroj." Inter tiuj baroj li substrekis "malegalecon en memesprimado, char difinita lingvo povas esti ne agnoskata, dum aliaj jes. Uzi specifan lingvon, apartenantan al specifa kulturo, kreas malegalecon en la komunikado."

Emfazante ĝian longan kunlaboron kun Unesko, Maertens elstarigis la aktivan engaĝon de Universala Esperanto-Asocio por "profunda komunikado, lingva kaj kultura egaleco, lingvadiverseco kaj interkultura intershangho." Li kaptis la okazon ankaŭ por mencii la 100an datrevenon de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, solenatan sub la aŭspicio de Unesko, kaj la lastatempan aperigon de la Unesko-Kuriero en esperanto, kies ekzempleron li montris dum la parolado.

La TEJO-komisiito finis invitante la ĉeestantojn al solena aranĝo ene de la Unesko-konstruo, 11 decembro 2017, organizata kunlabore kun la pola Unesko-delegacio, por oficiale fermi la Zamenhof-Jaron.

(HeKo 664 5-A, 10 nov 17)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0734 s s 
  Total: 0.0893 s s