Esperanta Civito

La abonantaro de LF referendumas pri Nobel-kandidato


Post la forpaso de Marjorie Boulton la Esperanta PEN serĉas novan kandidaton por la literatura Nobelo. Tial ke nur pasintjare ĵus okazis selekto, estas reproponitaj la samaj nomoj, plus la ebleco indiki alian nomon laŭplaĉe.

La selektitoj en 2016 estis, kune kun Boulton: István Nemere, Giorgio Silfer, Trevor Steele kaj Spomenka Ŝtimec. Tiam ĉi-lasta komunikis, ke ŝi malakceptus la eventualan kandidatigon pro solidareco al Baldur Ragnarsson, kandidatigota de Akademio Literatura de Esperanto. En 2017 la Esperanta PEN ne ricevis malakceptojn, nek oni scias ĉu la vegetanta ALE reproponos la islandan poeton, preskaŭ 90-jaran.

La abonantaro de "Literatura Foiro" referendumas ĝis 15 decembro 2017, elektante nur unu nomon. Eblas voĉdoni per retmesaĝo al la redakcio: lofo ĉe esperantio.net aŭ per poŝtkarto al la ĉefredaktoro, Zlatoje Martinov. Kutime voĉdonas malmultaj individuaj abonantoj, krom la plimulto de la PEN-anoj.

La ĉefaj kriterioj kiuj inspiras la voĉdonantojn ŝajnas du: kiu estas la plej fama el la proponitaj nomoj (en kaj ekster Esperantio) kaj kiu el ili verkas en plej bela lingvo (se supozi ke ĉiuj skribas senerare).

(HeKo 664 9-B, 16 nov 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0400 s s 
  Total: 0.0537 s s