Esperanta Civito

La Vickonsulo en Stokholmo pro kultura iniciatoj


La Unua Vickonsulo havis dum ĉi tiuj tagoj diversajn rendevuojn en Stokholmo, por pritrakti estontajn iniciatojn de la Esperanta Civito, kadre de la aktiveco de la norda legacio. Lin akompanis c-ino Perla Martinelli, vickonsulo pri informado, kaj c-ano Bertil Nilsson, legacia asistanto.

Ĉe la Solidardomo, kie morgaŭ disvolviĝos Studa Tago pri la rilatoj inter nia lingvo kaj la hebrea demando, la Civita delegacio interkonsentis pri la starigo de malgranda faka libraro kadre de la tiea biblioteko. La nova sekcio enhavos lego- kaj spektomaterialon utilan por esplori la socian historion de la esperanto-mondo, specife en rilato kun neperforto kaj pacifismo. Ne mankos raraĵoj en aliaj lingvoj, ekzemple "Vivo de Gandhi" de Edmond Privat en la sveda.

Okazis kontakto kun loka partnero, elektita por la realigo de ekspozicio kaj de kolokvo koincide kun la okdeka datreveno de la ĝeneraligo de la persekutoj kontraŭ la esperanta popolo. La vizito de la infrastrukturo donis pozitivan rezulton.

Krome sen. Giorgio Silfer diskutis kun la prezidanto de Feminisma Esperanta Movado, c-ino Agneta Emanuelsson, kaj kun unu el la observantoj de FEM ĉe la Internacia Konsilio de Virinoj, c-ino Perla Martinelli, pri iniciato kongrua kun la Monda Tago kontraŭ Perforto al Virinoj.

[HeKo 665 7-C, 25 nov 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0574 s s