Esperanta Civito

Benczik gasto de FAR kaj PEN pri Szilágyi


Komence de decembro 1967 forpasis Ferenc Szilágyi, eksbudapeŝtano en Svedio. Inter la homoj kiuj konis lin persone kaj rekte interparolis kun li, mirante pro lia ankoraŭ perfekta hungara akĉento, situas Vilmos Benczik.

D-ro Benczik gastos kiel preleganto ĉe la venonta literatura kafejo en Budapeŝto, kiun Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-Centro dediĉas al la unua ĉefredaktoro de "Norda Prismo" (lin anstataŭis William Auld). La evento disvolviĝos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, 15 februaro 2018.

La literaturaj kafejoj paŭzos dum januaro, kaj rekomenciĝos en februaro per tiu tre interesa omaĝo, okaze de la kvindeka datreveno de la morto de Szilágyi.

Ekde la nova jaro la afiŝojn de FAR grafike aranĝos c-ano Tihomir Lovriĉ. Beletristoj kiuj planas trairi Budapeŝton kontaktu nin por gasti ĉe niaj literaturaj kafejoj, la solaj konstante okazantaj en Esperantio (jam la 44a!).

La teamo de FAR deziras serenan Kristnaskon kaj prosperan novan jaron al ĉiuj literaturemuloj

[HeKo 666 8-B, 5 dec 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0616 s s