Esperanta Civito

Fine de 2018 pretos Tanganika Esperanto-Domo


Surprize agrabla surprizo por la Civitaj geparlamentanoj, kiuj hodiaŭ ekskursis al Nyanza-Lac, provinco de Makamba, suda Burundio. La grupo, gvidata de sen, Frederiko Nimubona, vizitis la konstruon destinitan kiel oficejon por la projekto AmaHoro,

Temas pri unuetaĝa vilao el ses lokaloj, starigita en 1986. Ĝin ĉirkaŭas parcelo el 1.500 kvadrataj metroj, kiu alvalas rekte al la lago. La lagobordo mem apartenas al la vilao, kaj eblas konstrui moleon por motorboato. Sur la parcelo situas kioskoj, por siesti, trinki, manĝi, kaj eĉ belvidejo. Kaj la interno kaj la ekstero de la domo estas en bona stato, sed restrukturendaj.

La domo kaj la parcelo apartenas al la Ministerio pri mediprotektado, kiu disponigas ĝin al SIPU kaj fondumo Pro Esperanto kontraŭ la simpla prizorgado. Provizora nomo -- Tanganika Esperanto-Domo.

Laŭ c-ano Claudiu Doda, kunordiganto de la Civila Esperanta Servo, sufiĉas kvarsemajna laborbrigado el tri-kvar membroj. Li planas la intervenon fine de aŭtuno 2018.

(HeKo 668 5-B, 25 dec 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0649 s s 
  Total: 0.0777 s s