Esperanta Civito

Afrikanoj kaj virinoj imputas la afrikan Konsulinon


La Parlamento de la Esperanta Civito, kunvenanta unuafoje en Afriko, debatis hodiaŭ pri la pozicio de c-ino Chamberline Nguefack Zedong, elektita kiel Konsulo la pasintan decembron. Kontraŭ ŝi sen. Carmine Dello Spedale (naskita en Eritreo) prezentis mallaŭdan mocion. Analogan rezolucion prezentis ĉe la Forumo Fajszi Amika Rondo kaj Kooperativo de Literatura Foiro. Ambaŭ branĉoj de la Parlamento diskutis do la kazon.

Aparte severa estis la sinteno de la Forumo, nome la asembleo de la paktintaj establoj, kontraŭ la konduto de la Konsulino. C-ino Nguefack, ne respondante al interpelacio pri siaj rilatoj kun eldonejo Lexus, implice pravigis la akuzon de misuzo de sia posteno kaj firmigis la suspekton pri privata intereso en publika agado. La Forumo sekve aprobis unuanime la mallaŭdan mocion, kiun komentariis c-ano Tihomir Lovriĉ. La plimulto de la ĉeestantaj forumanoj, en kvoruma kunveno, estis afrikanoj.

Ĉe la Senato la mocion komentariis, nome de la majoritato, sen. Kokou E. Attaglo (naskita en Togolando). Ne nome de la Blanka grupo (ĉar la grupestrino, sen. Anna Bartek, apogis la mocion), sed individue intervenis sen. Birindwa Mushosi. Liaj argumentoj estis tamen facile refutitaj per la respondoj de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. Ĉi-lasta ne deklaris apogon al la mocio, sed konstatis ke dek unu subskriboj el dek naŭ gesenatanoj (inkluzive de preskaŭ ĉiuj afrikanoj kaj virinoj) aŭtomate signifas la aprobon de la mocio.

La Kapitulo emfazis ke la politikaj eraroj de c-ino Nguefack ne nur kompromitis ŝian karieron, sed ankaŭ embarasis la Verdan grupon (kiu ŝin kandidatigis) kaj malfortigas la konfidon en afrikanoj kaj virinoj, okaze de la venonta baloto. Tamen la Vickonsulo citis maksimon de Françoise Giroud: "La virino estos vere egala al viro la tagon, kiam oni indikos por grava posteno malkompetentan virinon".

La aprobo de la mocioj kaŭzis la rifuzon de la demisio de la Konsulino en unua lego, pro ŝia imputado ĉe la Kortumo. Dum la dua seanco tamen, tial ke c-ino Nguefack ne reprenis la demision, la Senato akceptis ĝin. Tiel ŝi evitas la proceson.

Ŝian postenon de senatano transprenas la unua el la neelektitoj de la Verda Listo, nome c-ano Alphonse Waseka (naskita en Kongolando).

(HeKo 668 6-C, 27 dec 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0556 s s