Esperanta Civito

La Civita Parlamento diskutis pri financaj servoj


En komuna seanco, la du branĉoj de la Parlamento de la Esperanta Civito diskutis hieraŭ en Buĵumburo pri la financaj servoj en la nova Esperantio, post enkonduko de sen. Giorgio Silfer, prokuristo de fondumo Pro Esperanto. La diskuton sekvis atente trideko da personoj, ne ĉiuj parlamentanoj.

"La evoluo de la financado en Esperantio kongruas kun la ŝanĝo de pensmaniero en Afriko" komentarias sen. Silfer. "Eblos superi la du ĉefajn malsanojn en ĉi tiu fako, nome la onklismon kaj la tribismon, nur se nova elemento eniros la ludon."

Onklismo estas antikva malsano, kiu plagas ne nur la rilatojn inter nordo kaj sudo, sed jam siatempe tiujn inter oriento kaj okcidento. Temas pri la "almozpetado" fare de nepagopovaj esperantistoj ĉe pli bonstataj kaj relative maljunaj en nordo kaj okcidento ("geonkloj").

Tribismo karakterizas la realaĵojn en la Tria Mondo kiuj koincidas kun unu familio, aŭ estas regataj de grupo da samfamilianoj.

Laŭ la diskuto, la ŝanĝo ekas per la tendenco ne plu peti helpon kvazaŭ donace, sed demandi al si: "kial tiu pli bonstata esperantisto investu en mi?" Tial la helpato ne estus plu objekto, sed subjekto en Esperantio.

La fino de la onklismo signifas ankaŭ la finon de la varbado de siaj fidelaj "evolués" per sistemo kia la Canuto-membrigo, kiu riskas akiri koloniisman trajton. La helpado devus pasi tra fidinda instanco, kiu garantias ke la donacado atingos la taŭgan celon kaj ne temos pri mono por Sankta Neredono. Tiurilate Pro Esperanto povus plenumi rolon plej efike, se ĝi sukcesus funkcii kiel islama banko, do sen interezo sed kiel partnero.

(HeKo 668 9-C, 28 dec 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0568 s s 
  Total: 0.0709 s s