Esperanta Civito

La junia "Literatura Foiro" aperis


Speciala rigardo al la literaturoj kaj la kinematografio en Eŭropo karakterizas la numeron 227 (junio 2007) de "Literatura Foiro", kiel literatura revuo en esperanto la unusola  aperanta, kaj de pli ol 30 jaroj (jam la 38a). Tri libroj specife altiras la atenton, antaŭ ne longe esperantigitaj. Temas pri "Sur la marmorklifoj" de Ernst Jünger, tradukita de Bertil Nilsson (recenzas Nikolao Gudskov); "Kun Diablo en la korpo" de Raymond Radiguet, tradukita de Michel Duc Goninaz (recenzas Till Dahlenburg); kaj "La kultura laboro" de Luciano Bianciardi, tradukita de Pier Vittorio Orlandini (recenzas Carlo Minnaja).

La eŭropaj radikoj de tiuj romanoj kaj ilia enhavo foje pacifisma, eĉ se ambigue, trovas tre klaran eĥon en la filmo "Joyeu x Noël" (Gajan Kristnaskon), recenzita de Giorgio Silfer. "Ni povas forgesi la militon, sed la milito ne forgesos nin" estas la trista moralo de la ĉefverko de Christian Carion, signalita ĉe la festivalo de Cannes 2005. Silfer rimarkigas la rolon de muziko, kun ĝia rehumaniga magio, tie kiel alie, ekzemple en "La birma harpo".

Post Cannes, alia franca urbo meritas honoran mencion: Angoulême, pro sia Internacia Festivalo de Komikso, kiu depost 1974 disvolviĝas ĉiujare, kaj iĝis la eŭropa forumo de la naŭa arto. Marie-France Conde Rey raportas pri tiu granda manifestacio, kiel angulemanino kaj Esperantianino.

Aliaj kontinentoj kaj epokoj krom la 20-jarcenta Eŭropo bele ĉeestas en la junia LF. Jen la dua akto de "La ruza vidvino" de Carlo Goldoni, tradukita de Perla Martinelli, kadre de la celebroj pri la tricentjara jubileo de la venecia aŭtoro. Kaj ankaŭ monda rondiro rajde de... porko! Jes, ĉar la nuna estas la jaro de la porko, laŭ la ĉina kalendaro: Dimitar Haĝiev gvidas nin en ekskurso plena de humuro kaj informoj. Pliaj paĝoj lengindaj en LF 227.

"Literatura Foiro" estas ĉefredaktata de sen. Ljubomir Trifonĉovski kaj oficas kiel organo de la Esperanta PEN-Centro. La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ĉe: CP 928, CH-2301 Ĉaŭdefono, Svislando – kaj ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 330 9-B, 4 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0597 s s