Esperanta Civito

Ekos en Ameriko la PEN-kampanjo por Nobel-premio


"Kion signifas kandidati por la literatura Nobel-premio?" demandis la ĉefredaktoro de "Literatura Foiro", Zlatoje Martinov, en intervjuo aperonta en LF 291 (februaro 2018). "Prioritate disvastigi la esperantan literaturon" respondis Giorgio Silfer, kiun la LF-abonantaro ĵus indikis per referendumo kiel nian plej popularan verkiston, kune kun Spomenka Ŝtimec, se temas pri verkistino.

Tiucele ne sufiĉas sendi meritliston al la Sveda Akademio: la kandidatoj de nia literaturo ne sidu sur fotelo, atendante la neniamon. Necesas aktivi por diskonigi nian literaturon ekster Esperantio mem.

Kampanjo ekas sur du frontoj: tradukado al gravaj etnolingvoj kaj prelegoj al intelekta publiko. Prof. Silfer prelegvojaĝos tra Meksiko dum la tuta februaro 2018, helpe de la enlanda PEN: li renkontos interalie la prezidantinon de PEN Internacia. Lin akompanos lia edzino, d-ino Perla Martinelli, kiu aktivas ĉe la verkistina komitato de PEN Internacia, kaj en Meksiko renkontos ĝian kunordigantinon. La prelegoj kaj renkontoj okazos en la hispana lingvo.

Ene de la plej grava verkista monda asocio, Giorgio Silfer estas jam la plej konata esperantlingva verkisto: liaj tekstoj aperas en multaj antologioj, zorge de lokaj PEN-Centroj; laste en internacia mikronovelaro eldonita en Argentino.

(HeKo 669 9-B, 7 jan 18)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0113 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0534 s s