Esperanta Civito

Stafeto firste de la Akademio de Esperanto


Prof. d-ro Geraldo Mattos lasos la prezidon de la Akademio de Esperanto: li retiriĝas post tri mandatoj, kvankam li rajtus rekandidatiĝi. Lin anstataŭos prof. d-ro John Wells, unusola kandidato.

Poeto kaj lingvisto, Geraldo Mattos transprenis la prezidon de d-ro Werner Bormann en 1998. Lia unua mandato ne estis la plej feliĉa, ankaŭ ĉar ĝin perturbis polemikoj prajmitaj de aliaj akademianoj: la subita eksiĝo de unu el ĉi-lastaj, kelkajn semajnojn post la reelekto en somero 2001, certe kontribuis al pli serena etoso en la institucio.

Komenca klopodo rehabiliti eksakademianon Haupenthal (intertempe demokratie ne reelektitan) stumblis en interna voĉdono, kiu malaprobis la proponon (de prof. Mattos mem) ke AdE aŭspiciu jubilean libron gratule al prezidinto André Albault, eldonitan de Haupenthal mem. Pro alia konflikto (en la estraro) meze de tiu unua mandato demisiis unu el la du vicprezidantoj, Michel Duc Goninaz.

Pli trankvila estis la dua mandato, kaj pli produktiva la tria: aktivis novaj branĉoj (pri lernolibroj kaj pri faka aŭ teknika lingvo), estis aprobita la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, estis modifita la negativa decido de AdE (subskribita de William Auld) pri eksterfundamentaj surogataj alfabetoj. Diverĝoj manifestiĝis, sed surbaze de argumentado, kaj ne de kamaĉeska insultemo. La tria mandato estis des pli rimarkinda, ĉar la estraro preskaŭ tuj kriziĝis, pro la abrupta retiriĝo de la nova sekretario, Gersi Alfredo Bays, kiu fakte neniam oficis – lia unusola efiko estis, ke persono kiu kandidatis kiel vicprezidonto preferis retiriĝi ol esti en la sama estraro kun li. Ankaŭ surprizis ke, okaze de sia tria mandato, prezidanto Mattos estis reelektita nur per simpla, kaj ne per absoluta plimulto, kvankam unusola kandidato: tute senprecedenca kazo.

La nova prezidonto, fonetikisto, delonge membras sed neniam vere aktivis en la Akademio: li eĉ riskis aŭtomatan eksigon pro pli ol tri nepartoprenoj en sinsekvaj internaj konsultiĝoj, laŭ la statuto. Fine pensiulo en kariba insulo, li havos pli da libera tempo por la Akademio, kie la ceteraj estraranoj restos la samaj (do Probal Dasgupta estos kaj prezidanto de UEA kaj vicprezidanto de AdE).

En la Akademio kunestas diversaj lingvofilozofioj: ekzemple, la volapukeca hiperskemismo de Renato Corsetti (kiu konsideras esperanton nur aŭ ĉefe planlingvo) distancas de la raŭmisma koncepto pri identigilo por la esperanta popolo, ĉe Perla Martinelli. La kolizio inter pensoskoloj estas natura, en ĉiu respektinda akademio.

Ni memoras ĉi tie, ke la Akademio de Esperanto partoprenis per oficiala delegacio en ĉiuj forumoj por la Esperanta Civito, inkluzive de la lasta, en Sabloneto, kiu promulgis la Konstitucian Ĉarton.

[HeKo 331 2-A, 7 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0392 s s 
  Total: 0.0535 s s