Esperanta Civito

Meksikaj verkistoj renkontas esperanto-kolegojn


Pluraj renkontoj kun verkistoj kaj literaturaj institucioj en Meksikurbo karakterizis la unuan semajnon en Ameriko de gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. La rilatoj inter la Meksika PEN kaj la Esperanta PEN fonas al tiuj renkontoj. Inter ĉi-lastaj du estas aparte interesaj.

Niaj PEN-anoj gastis ĉe la prezidinto de PEN Internacia, Homero Aridjis. Poeto kaj prozisto, vivanta inter Meksiko kaj Novjorko, Homero Aridjis karakterizas sin per ekologiaj interesoj: interalie li verkis tradukindan libron pri papilioj, en formo de fabelo por infanoj.

Alia grava rendevuo okazis kun Juan Gregorio Regino, prezidanto de la Nacia Instituto pri Indiĝenaj Lingvoj. Poeto en la mazateka, Regino eminentas kiel unu el la plej valoraj aŭtoroj en praamerika idiomo.

En tiuj renkontoj ĉiuj meksikaj intelektuloj interesiĝas pri la originala esperanta literaturo: la verko de Minnaja-Silfer aparte imponas ilin.

[HeKo 671 9-B, 8 feb 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0548 s s