Esperanta Civito

Unika romano dulingve premieros en Bledo


"La sonorilo de Bled" estas la sola orginala romano en esperanto kies intrigo disvolviĝas en Slovenio. Ĝin verkis ne sloveno, sed serbo: Stefan Ĵivanoviĉ (1900-1938), profesia kuracisto, cetere tre engaĝita esperantisto. La romano estiĝis en 1925, sed povis aperi nur longe post la morto de la aŭtoro, en 1959.

Lastatempe la verkon slovenigis Milan Jarnovič kaj dulingvan eldonon prizorgis la esperanto-societo de Marburgo/Maribor, sub la gvido de Mario Vetrih. Laŭ interesiĝo de c-ano Vinko Oŝlak, prezidinto de Esperanta PEN-Centro, prezenta premiero okazos dum la 50a Internacia PEN-Konferenco en Bledo mem, meze de aprilo.

C-ano Giorgio Silfer, kandidato al la literatura Nobelo, akceptis enkonduki la prezenton, kune kun la menciitaj kolegoj. Prof. Silfer reprezentos nian literaturon dum la diversaj programeroj de la jubilea konferenco, interalie la jara asembleo de la porpaca verkista komitato.

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 672 5-B, 19 feb 18] 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0799 s s 
  Total: 0.0947 s s