Internacia fotokonkurso
Post naŭ sukcesaj konkursoj (1998–2006) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la deka Internacia Fotokonkurso. En la fotokonkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15×20 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.
Legu la Regularon de la Fotokonkurso en la novaĵrubriko de LOdE www.esperanto.org/Ondo/.
[HeKo 331 5-A, 11 jun 07]