Esperanta Civito

Buller taksas nevalida la Komitatan baloton


"Edvige [Ackermann] prave kontestis la validecon de la okazinta voĉdonado, ĉar ne ĉiuj komitatanoj povis voĉdoni aŭ iliaj voĉdonoj ne estis registritaj" publike deklaris Osmo Buller, eksdirektoro kaj nuna komitatano de Universala Esperanto-Asocio.

"Se en mia urba parlamento okazus simila aŭ eĉ malpli grava problemo, mi kiel prezidanto devus malvalidigi la rezulton de la voĉdonado por ne riski, ke tion faru tribunalo. Same en la kazo de UEA pri tio respondecas la prezidanto [de la asocio]" konkludas s-ro Buller.

La opozicia komitatano invitas bojkoti la sekvan baloton: "Mia opinio, ke estas senutile alelekti pliajn estraranojn, ne ŝanĝiĝis. Se voĉdonado pri alelekto tamen okazos, mi voĉdonos sindetene kaj konsilas ankaŭ al aliaj komitatanoj fari tiel".

La invito de s-ro Buller kaŭzas, ke ĉiuj sindetenoj estos kalkulindaj kiel opoziciaj, kaj ne pro alia kaŭzo, kiel simpla nekompreno aŭ malcerteco.

D-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA, neniom aŭskultis la protestojn de sia interna opozicio kaj tuj malfermis la baloton (eĉ unu tagon tro frue).

[HeKo 675 1-A, 25 mar 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0593 s s