Esperanta Civito

Seminario pri seksa rajtegaleco en IJF


Paralele al la seminario pri geopolitiko, gvidota de c-ano Giorgio Silfer, la Internacia Junulara Festivalo gastigos ekde morgaŭ seminarion pri genra rajtegaleco, sub la gvido de TEJO-vicprezidanto, s-ino Charlotte Sherping Larsson.

La seminario inkluzivos ĝeneralajn diskutojn kaj apartajn laborgrupojn, krom specifaj prelegoj, kiel tiun de Severin pri transakcia analizo.

Inter la partoprenontoj ankaŭ c-ino Perla Martinelli, iama ĉefredaktoro de "Femina" kaj nun prizorganta la feminajn paĝojn en "Literatura Foiro". Ŝi celas interalie profundiĝi en la cirkonstancoj karakterizantaj la nunan generacion de la esperanto-junularo.

Laŭ aserto de la seminaria gvidantino mem, "ofte mankas konoj pri tio, kio okazis pli frue rilate al la temaro, ene de Esperantujo". Espereble la seminario kondukos al bona informa simbiozo.

[HeKo 675 2-B, 28 mar 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0579 s s