Esperanta Civito

Kvara numero de Heroldo en 2018


Jam kvar numeroj de "Heroldo de Esperanto", monata informilo de Kultura Centro Esperantista, al kiu LF-koop vendis la gazeton Novjartage 2018.

La unua paĝo de la aprila numero raportas pri la aktiveco de TEJO, precipe lige kun Internacia Junulara Festivalo: per tio HdE pruvas sin ege aktuala, ne nur tre akurata.

Kompreneble ricevas atenton ankaŭ la interna vivo de KCE, kies prezidanto lasos la postenon post du semajnoj. La feston pro la ora jubileo de la kulturcentro, meze de la venonta aŭgusto, ne prezidos c-ano Giorgio Silfer.

Rimarkindaj ankaŭ la informoj kaj komentarioj pri la nuna stato de Universala Esperanto-Asocio. Dume aperas ankaŭ la unua kontribuo (de Bill Chapman) al la baldaŭ lingva kolokvo en Ĉaŭdefono, kies ĉefa preleganto estos Gonçalo Neves.

"Heroldo de Esperanto" estas mendebla per libervola donaco (subtrahebla en la impostodeklaro). Informas: <kce ĉe esperantio.net>.

[HeKo 675 4-B, 31 mar 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0603 s s