Esperanta Civito

Sen Rodin kabeas pro UEA-silento pri Gazao


La itala prozisto Sen Rodin (pseŭdonimo de Filippo Franceschi) anoncis publike sian kabeiĝon, per ĉi tiu komuniko:

"Plej ŝokaj kruelaĵoj okazas de semajno en Gaza kaj aliloke. Jen traduko de artikolo aperinta en Huffington Post, kiu memkompreneble nenie aperos en Esperanto. La Esperanto-movado neniam kuraĝas alpreni poziciojn, kiuj povas malplaĉi al la regantoj de la mondo, diris [anonima] saĝulo. La sinteno de UEA kaj [la Esperanta] Civito -- blindaj surdaj mutaj kiel la tri simietoj -- plene konfirmas. Siatempe skribis Zamenhof: Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan. Hodiaŭ mi same sentas. Tial mi adiaŭas la Esperanto-movadon."

Klasbatala maksimalisto, nun 86-jaraĝa, Sen Rodin evidente opinias ke Sennacieca Asocio Tutmonda ne estas parto de Esperantio, ĉar li ne mencias ĝin. Same evidente li ignoras la politikajn deklarojn de la Esperanta Civito, inkluzive tiun pri Palestino. Ili estas legeblaj ĉi tie: http://www.esperantio.net/index.php?id=20

Konklude, same kiel aliaj en la tradicia Esperantio, li kondutas kvazaŭ li estus intelekte malhonesta.

[HeKo 677 3-A, 16 apr 18]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Absolute eliminu kalumnion pri malhonesteco, kiu riskas esti bumerango. Sen Rodin estas tute kohera kun sia internidea esperantisteco; li honoras nian lingvan komunumon, bedaŭrinde ofte forgesantan la idean kaŭzon de la naskiĝo de esperanto.


La redakcio respondas:
"Kvazaŭ li estus intelekte malhonesta" estas ankoraŭ hipotezo, ne kalumnio. Male, Sen Rodin kalumnias aliajn, en sia komuniko.

Sen. Anna Bartek komentarias:
Kamarado Rodin estas jam konata pro disvastigo de misinformoj, rilate la Esperantan Civiton. Vidu en:
http://www.esperantio.net/index.php?id=1636
kie endas aldoni la raŭmisman sukceson ĉe Naturamika Internacio, certe progresema organizo. Kiujn sukcesojn Sen Rodin atingis por esperanto ĉe progresemaj organizoj, dum sia vivo?
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0585 s s