Esperanta Civito

Silfer ne subskribas PEN-rezolucion pri Hungario


Dum la asembleo de la PEN-Komitato pri Verkistoj por Paco, ĵus okazinta en Bledo, la franca centro proponis, kun la konsento de la slovena komitatestro, rezolucion pri la situacio en Hungario. La propono enhavis pezan atakon kontraŭ premiero Viktor Orbán, kies politiko kaj lastatempaj ksenofobiaj asertoj tanĝis faŝisman sintenon.

La delegito de la Esperanta PEN-Centro, c-ano Giorgio Silfer, atentigis ke li ne subskribos tiun rezolucion, ĉar ĝi estus tro granda donaco por s-ro Orbán, kiu ne meritas tiom da reklamo. La nova ksenofobia ondo en Eŭropo koncernas plurajn landojn, tiel okcidente kiel oriente. Oni ne komprenas kial emfazi nur Hungarion.

"Multe pli efika estus rezolucio kiu, anstataŭ listigi la strategion de Orbán, deklarus la solidarecon de PEN Internacia al la minacataj privataj universitatoj (el ili la plej grava estas financata de George Soros), al la minacataj civilaj societoj, al la rifuĝantoj, konforme al la ideala horizonto esprimita en la PEN-Ĉarto" diris c-ano Silfer. Forta minoritato ekestis, opozicie al la rezolucio, kaj voĉdonis sindetene.

La taktiko formulita de la Esperanta Centro des pli efikis por alia rezolucipropono, kiu sponsoris la usonan tezon rilate la uzon de biokemiaj armiloj en Sirio. Rezultis kondamno pri la uzo de tiaj armiloj, sen specifa denunco pri unu aŭ alia flanko.

[HeKo 677 5-B, 18 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0555 s s