Esperanta Civito

Kreskas la stabo de Civila Esperanta Servo


Atingis dekon da homoj la amplekso de Civila Esperanta Servo. La stabo konsistas el tri niveloj: du majstroj, tri pacistoj kaj kvar rekrutoj. Super ili situas komisaro, nomata de la Konsulo de la Esperanta Civito. Entute kvin viroj kaj kvar virinoj, plejparte kun la hispana kiel ĉefa eduklingvo; sed ĉiuj parolantaj esperanton, je diversaj niveloj (de A1 ĝis C2).

La unuaj mobilizoj (por 2018) koncernas tri projektojn, respektive en Svislando, Italio kaj Burundio. La koncernataj aktivuloj ricevis jam la antaŭkomunikon, sed nur por la svisa projekto (realigota dum la dua semajno de julio) ekzistas jam kontrakto kun engaĝoregulo.

La vorto "pacisto" estas uzata kiel traduko de "peacekeeper". Ne eblas atingi tiun rangon sen rekta partopreno en iu projekto, aŭ sen konstanta engaĝo en komplementa aktiveco (ekzemple administrado).

Kiuj deziras rekrutiĝi, tiuj bonvolu sin turni al <civilaservo ĉe esperantio.net>.

[HeKo 678 3-C, 27 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0411 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0843 s s