Esperanta Civito

Ĉu la balotmalsano de UEA kontaĝis TEJOn?


Tutmonda Esperantista Junulara Organizo travivas nefacilan momenton je sia gvida nivelo. Same kiel Universala Esperanto-Asocio ĝi perdis kernan estraranon fine de 2017 (la prezidanton mem, dum por UEA temis pri la ĝenerala sekretario), kaj same kiel UEA ĝi klopodis anstataŭigi lin kaj aldoni novajn estraranojn.

Dum ĉe TEJO la anstataŭigo sukcesis per rapida interna redistribuo de la oficoj, ĉe UEA la proceduro ege longis, kun eĉ tri voĉdonadoj (plus kvara pri ĉu kaj kiom da estraranoj elekti).

La suplementaj elektoj fiaskis kaj en UEA kaj en TEJO. Pro la fiasko en UEA oni kulpigis la retumon, pri kiu teorie responsas s-roj Alex Kadar kaj Martin Schäffer: malagrabla debuto por sekretario kaj por direktoro. Rilate al TEJO, simple mankis la kvorumo: el 33 komitatanoj, nur 16 voĉdonis.

La incidenton ĉe la junulara sekcio akompanis eta polemiko, kaŭzita de la fakto ke la ĝenerala sekretario, Charlotte Scherping Larsson, samtempe kun la nomoj de la kandidatoj dissendis la rekomendon de la estraro por kiuj voĉdoni...

La estraro de TEJO ŝajnas konduti kiel tiu de UEA: malgraŭ nevalida baloto, prezidanto Fettes inkludis ĉinan komitatanon en sia estraro; kaj s-ino Scherping Larsson deklaris: "La estraro daŭrigos la procezon transdoni respondecojn al C. kaj M., kiuj kunlaboros ekde tuj kun la cetero de la teamo".

Ankaŭ la Esperanta Civito bezonis anstataŭigi demisiantan Konsulinon kaj senataninon, sed tio daŭris tre mallonge kaj plene demokratie: la Konstitucio ja diktas ke la Vickonsulo anstataŭas la Konsulon, kaj eksiĝintan senatanon anstataŭas la unua el la neelektitoj de la koncerna kandidatlisto. Cetere, ĉiun elektiton engaĝas la programo de la koncerna listo, dum neniu scias ĝis nun kio estas la programo de tiuj UEA- aŭ TEJO-kandidatoj.

[HeKo 678 5-A, 1 maj 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0563 s s