Esperanta Civito

Co-NGO ne estas rivero en Afriko


Pere de sia ĝenerala sekretario, Giorgio Pagano, Esperanto Radikala Asocio proponis al la Esperanta Civito en printempo 2017 subskribi akordan protokolon por kunlabori kun ERA ĉe UN. La Kapitulo, tiam prezidata de Chamberline Nguefack, akceptis la proponon kaj komisiis la Vickonsulon konkretigi la akordon.

La afero treniĝis dum kelkaj monatoj, ĝis kiam ERA afable petis ke la Esperanta Civito mem redaktu la tekston de tiu akorda protokolo. Helpe de geopolitika konsilisto ĉe la Kapitulo, eksdiplomato Leonardo Baroncelli, ERA ricevis la tekstoproponon kaj kontraŭproponis modifojn, kiuj estis inkluditaj en la definitivan proponon en dato 20 marto 2018. Ekde tiam ERA prokrastis la renkonton por subskribi la dokumenton.

Intertempe rezultis ke ERA ne estas plena membro de Co-NGO ĉe UN, en rilato kun EKOSOK: almenaŭ tiel atestas la oficiala UN-retpaĝo. En tiu kazo, la kunlaboro ne plu interesas la Civiton, kiu pere de la Konsulo, Giorgio Silfer,  hodiaŭ rezignis pri la proponita akorda protokolo.

La internacia kunordiga grupo de Neregistaraj Organizoj  (Co-NGO) arigas multajn establojn, inter kiuj estas Universala Esperanto-Asocio, kiu dum la periodo 2018-21 unuafoje sidas en la estraro, kun alia dudeko da reprezentantoj.

[HeKo 680 3-C, 25 maj 18]
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0554 s s