Internaciaj abontarifoj de LF-koop
Ekde la 1a de julio 2007 la internaciaj abontarifoj de la periodaĵoj posedataj de LF-koop iomete altiĝos.
La abono al "Literatura Foiro" 2008 (kaj 2007 por la malfruantoj) transiros de 33,- eŭroj al 34,- eŭroj: do nur unu eŭron pli.
La abono al "Heroldo de Esperanto" 2008 (kaj 2007 por la malfruantoj) transiros de 36,- eŭroj al 38,- eŭroj: do nur du eŭrojn pli.
La tarifoj en eŭroj estis la samaj ekde la fino de 2004.
La abono al "Femina" (kiun LF-koop ne posedas) daŭre kostos 22,- eŭrojn.
Daŭre validos ĉiuj avantaĝoj kadre de la mutuala rabata sistemo.
[HeKo 332 1-B, 15 jun 07]