Esperanta Civito

Pretas la junia numero (2285) de Heroldo


Jam arkivebla estas la unua duono de la jarkolekto 2018 de "Heroldo de Esperanto", zorge de KCE, dum ankoraŭ mankas pli ol duono de la jarkolekto 2017, pri kiu devas zorgi Lexus ĉe siaj klientoj.

La junia numero (2285) proponas ĉefartikolon pri la situacio de la gazetoj transirintaj de la papera al la nur ekrana formato, dum la fronta artikolo pritraktas la rilatojn kun la Naturamika Junularo kaj la ŝultra raportas pri la lasta Internacia Fervojista Kongreso, danke al nia korespondanto, c-ano Carlos Spinola. Aldoniĝas raporteto pri la literatura festivalo en Tajvano kaj la programo de la venonta Lingva Kolokvo de KCE.

Eblas legi pri la financaj situacioj de Kastelo Greziljono (pozitiva) kaj de Universala Esperanto-Asocio (bedaŭrinde tre negativa).

La gazeto raportas detale ankaŭ pri la aktiveco de paktintaj establoj, kiel Feminisma Esperanta Movado, Fajszi Amika Rondo, Esperanta PEN-Centro, Kooperativo de Literatura Foiro, Fondumo Pro Esperanto kaj pri aktiveco en Afriko.

Heroldon posedas, eldonas kaj administras Kultura Centro Esperantista. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 681 2-B, 5 jun 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0566 s s