Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio - majo 2018


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en  Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA 1.764,60 -- je minus 5,50%. La falo estus pli granda, se pasintmonate UEA ne estus anoncinta sian eniron en la kunordigan komitaton de KoNGO, ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tre pezas la malkovro de ĉiujara deficito, kun perdo de du milionoj kaj ducent mil eŭroj en du jardekoj. Pri la perdo responsas ĉiuj gvidorganoj, inkluzive la ĝeneralajn direktorojn. Tio povas klarigi la absolutan silenton post tiu malkovro.

TEJO 282,99 -- je plus 3,33%. Riĉa administra subvencio de Eŭropa Unio garantias laborpostenojn dum tri jaroj. La estraro kompletigis siajn vicojn, post du demisioj.

FPEF 296,18 -- je plus 0,44%. La investado en nemoveblaĵoj ankoraŭ ne atingis plian rezulton, sed ĝi aktive evoluas.

KCE 983,97 -- je plus 0,42%. Bona perspektivo por someraj staĝoj, por Afrikaj semajnoj kaj por kunlaborantoj.

LF-koop 215,22 -- je plus 0,23%. Daŭre akurata produktado kaj enspezado pro la nemoveblaĵoj.

PEN 188,70 -- je plus 0,31%. Kreskanta graveco ene de PEN Internacia.

La situacio similas al tiu de la pasinta monato. Oni atendas la efikon de la kongresa sezono.

[HeKo 681 5-C, 8 jun 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0747 s s 
  Total: 0.0902 s s