Esperanta Civito

Literatura kafejo en Budapeŝto kun la paro de Sezonoj

La venontan monaton, precize la 19an de julio, ges-roj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov gastos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, por prezenti sian lastan verkon: "Nia diligenta kolegaro". Bonvenigos sen. Anna Bartek, vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo. Kiel kutime la literaturan kafejon aŭspicios Esperanta PEN-Centro.

La renkonto eble donos la ŝancon apliki proponon de Korĵenkov mem: "samtempe kun la proponoj [pri novaj nomoj] oni sendu ankaŭ “malproponojn” kaj listigu la nomojn de personoj, anstataŭ kiuj oniaj kandidatoj devis aperi en nia 200-persona listo". Sed fakte oni parolos pri libro kiun preskaŭ neniu ĉeestonto konas.

Utilus fiksi kriterion. Se laŭ la lando, aŭ regiono en la mondo, por Nederlando endus aldoni s-inon Julia Isbrücker, kaj tiam elekti inter Gerrit Berveling kaj Egidius Wensing por forviŝo. Por Iberio la indiko pri malproponoto estus multe pli facila, kaj la proponoton oni devus serĉi en Katalunio. Kiu havas tempon, tiu cerbumu. Eventuale metu viajn (mal)proponojn en HeKo-komentarion.

[HeKo 682 2-B, 15 jun 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0745 s s 
  Total: 0.0881 s s