Esperanta Civito

Ankaŭ esperanto meritus literaturan Nobelon


"Delonge mi ne vidis tiel viglan debaton en PEN Internacia: vi ĵetis ŝtonegon en marĉon" diris al c-ano Giorgio Silfer unu el la partoprenintoj en la Asembleo de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, okazinta ĉi-vespere en Bielo (Svislando), fine de la jara internacia konferenco. "Ŝajnis reveni al la studentaj tempoj" eĥis alia, tute kontenta.

La Asembleo, bone prezidata de d-ino Simona Skrabec, fakte traktis nur unu tagorderon: la rezolucio proponita fare de la PEN-centroj esperanta, itala, hungara kaj romanda. La esenca punkto en la rezolucio estas la fina frazo: "postulas pli grandan atenton pri la arta produktado en la lingvoj indiĝenaj, minoritataj kaj minorigitaj, inkluzive la fenomenon de la lingvoj kreolaj, mestizitaj aŭ konstruitaj por la arta inventado".

La teksto enhavas enkondukajn paragrafojn, el kiuj unu aludas al la situacio de la literatura Nobelo, ĝis nun neglektinta (kun du esceptoj en pli ol jarcento) la verkistojn en lingvoj sen propra naciŝtato. Esence, kiel c-ano Silfer atentigis, ĝi emfazas la individuan liberon de la aŭtoro, kiu rajtas mem elekti sian literaturan lingvon, eĉ se inventitan, kiel okazis ĉe Stefan George.

Tamen la eksplicita mencio pri la Sveda Akademio tiklis kelkajn delegitojn (precipe la norvegan kaj la valonan, kiuj trenis al si la kebekian, la svisitalan kaj aliajn). La proponintoj kapablis kontraŭargumenti kaj la prezidantino voĉdonigis la simplan "entrée en matière", kun la engaĝo perfektigi la tekston ankaŭ surbaze de la kritikoj (el kiuj neniu tanĝis la ideon ke eĉ eblus premii esperanto-verkiston).

Per laŭnoma alvoko la Asembleo aprobis je absoluta plimulto: 17 favoraj, 9 kontraŭ, 2 sindetenaj. La teksto ne estas ankoraŭ diskonigebla, ĉar submetota al la mondkongreso en septembro 2018, post perfektigo fare de triopa komisiono (konsistanta el la romanda, la franca kaj la esperanta delegitoj). Aparte rimarkinda la subteno de la latinamerikaj centroj, de kelkaj afrikaj kaj aziaj (inkluzive la tibetan kaj la birman), kaj precipe de la kataluna kaj de la svisaj (escepte de la svisitala). Ĉi tiu (plia) raŭmisma sukceso ne estas do ankoraŭ plena, sed jam tre grava.

[HeKo 682 8-B, 23 jun 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0576 s s