Esperanta Civito

FEM asembleis pri diversaj iniciatoj


La ordinara Asembleo de Feminisma Esperanta Movado disvolviĝis kvorume hodiaŭ posttagmeze en Ĉaŭdefono, ĉe la Esperanto-Domo de Svislando. Aprobinte la aliĝon de novaj membroj el Britio kaj Hispanio, la Asembleo pritraktis la diversajn iniciatojn de FEM. La grefto de feminaj paĝoj al la revuo "Literatura Foiro" montriĝis sukcesa, kvante kaj kvalite, precipe danke al la kontribuoj de c-inoj Perla Martinelli kaj Marie-France Conde Rey.

Tre pozitiva, ankaŭ por la paĝoj en LF, la ĉeesto de nia redaktoro en la Internacia Festivalo de la Femina Filmo. C-ano Silfer raportis pri la situacio en Afriko, kie li taksas atentinda precipe la evoluon en Burundio kaj sudorienta Kongolando.

La Asembleo decidis ree sendi observanton de FEM al la monda kunveno de Internacia Konsilio de Virinoj, kaj delegis tiucele unu el la novaj membroj, junan kaj poliglotan. Por la filmfestivalo de 2019 denove iros c-ino Conde Rey, sed helpos dua kunlaborantino en Parizo. Retpaĝojn kun rilato al feminismo sekvos du aliaj FEM-anoj, raportontaj al la Komitato.

FEM subtenos la organizon de ateliero pri beletra kreivo en 2019, probable ĉe KCE, sed certe ne rezervita al virinoj, kiel la unuaj kvin atelieroj. Ne estos plu nur unu mentoro, sed du.

La Asembleo aŭskultis aprobe, kadre de la financa raporto, pri la streboj de fondumo Pro Esperanto por atingi propran apartamenton por FEM.

[HeKo 683 8-B, 13 jul 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0526 s s 
  Total: 0.0671 s s