Esperanta Civito

Plia landa asocio en la Pakton


Esperanto-Federacio de Niĝerio (EFEN) estas la dua landa asocio de UEA kiu eniros la Pakton por la Esperanta Civito. Estas rimarkinde ke, jam antaŭ la niĝeria aliĝpeto, kvin UEA-komitatanoj (A kaj B) kaj unu prezidinto akiris la Esperantan civitanecon.

EFEN fondiĝis en 1995. Ĝi estas federacio de kluboj kaj individuoj kiuj aliĝis kaj kunlaboras: entute cento da individuoj kaj deko da lokaj kluboj. Preskaŭ neniu situas en la norda parto de la lando, influata de islama kulturo kaj kun haŭsa etno. La plejmulto de la esperantistoj vivas aŭ devenas el la sud-orientaj regionoj, kun kristana kulturo kaj ibo-etno. La prezidanto de EFEN, c-ano Prince Henry Oguinye, loĝas en la Ibo-regiono.

EFEN estas gvidata de demokratie elektita komitato, kie membras, krom la menciita prezidanto, sinjoroj: Abraham Mrakpor, vicprezidanto (Warri); Emmanuel Oladipo, sekretario; Moham Kamath, vicsekretario (Lagoso, el hinda deveno); Iyiola Ayole, financa sekretario (Ibadan); Israel Uhuegbu, kasisto (Orodo); Nesta Okumagba, oficisto pri publikaj rilatoj (Warri).

En Orodo ekzistas lernejo kie oni instruas esperanton kadre de la oficiala programo. Spite al la manko de materiaj rimedoj, ĉi tiu estas la plej grava konstanta projekto de EFEN, kiu meritus la apogon de la Pakto.

EFEN rekonas sian strategion en la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo, kaj invitas "ĉiujn klubojn subskribi tiun belan dokumenton, se ili ne jam faris".

La Forumo pritraktos la aliĝpeton okaze de sia plej baldaŭa sesio. Pormomente EFEN estas observanto.

[HeKo 332 5-C, 20 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0594 s s