Esperanta Civito

Subite mortis la iniciatorino de Femen


La ĉefredaktoro de "Femina" klopodis vane renkonti la aktivulinojn de Femen, precipe Oksana Ŝaĉko, okaze de vizito en Parizo. Telefona kontakto funkciis nur kun unu el ili, tamen en Germanio: temis pri Ŝaŝa, fratino de Inna Ŝevĉenko.

La celo estis artikolo por la sola feminisma revuo en esperanto, koincide kun la premiero de bela dokumentofilmo de Alain Margot, 2014. La svisa reĝsoro enfokusigis precipe la personan kaj politikan itineron de Oksana, tiam 27-jara. Sed la filmon preterpasis la eventoj en Ukrajno: antaŭ printempo de la sama jaro krevis la krizo inter la du ĉefaj etnoj, ukraina kaj rusa, aŭ malgrandrusa kaj grandrusa, se paroi zamenhofeske.

Oksana Ŝaĉko havis plurajn kialojn por deprimiĝi. Unue, la konflikto kun la plimulto de Femen, kiu distanciĝis de ŝia anarki-mistikeco por apliki la organizan strategion de Inna Ŝevĉenko. Due, la situacio en ŝia hejmlando: unuflanke, la premo kontraŭ Femen devigis ŝin peti politikan azilon en Francio; aliflanke, la sangaj eventoj de 2014 kaj poste impresis ŝian sentemon tre negative. Trie, la restado en Parizo ne estis la plej facila, malgraŭ la helpo de Apolonia Breuil. La politika azilo estis konsentita nur post kvarjara atendo. Ne mirige ke ŝi klopodis mortigi sin dufoje.

La 23an de julio 2018 la korpo de la ikonpentristino (tia estis ŝia profesio, komence kaj fine de ŝia socia engaĝo) estis trovita senviva en ŝia apartamenteto. Konfirme al sia sinmortigo (per pendumo), ŝi lasis mesaĝojn kritike kontraŭ la socio. Probable ŝi perdis konfidon en siaj vortoj mem: "Mia paseo en Femen influis komplete mian pentrarton kaj miajn ideojn. Mi firme kredas ke ni povos influis la socion. Tio estas la daŭrigo de mia aktivismo, sed en nova formo."

[HeKo 686 6-B, 25 jul 18]    
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0565 s s