Esperanta Civito

Dekreto Kirova pri nedezirataj personoj


Per dekreto el Varno, datita 25 junio 2018, la vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Miroslava Kirova, (de kiu dependas la Civitana Registro) normigis la aktivecon de la Registro rilate nedeziratajn personojn.

La Registro ricevas kaj notas la plendojn kaj avertojn de la paktintaj establoj kaj/aŭ individuaj civitanoj pri ajna esperantisto, kun la celo preventi la civitaniĝon de individuoj kies precedentoj povus damaĝi la Esperantan Civiton. Tia plendo kaj averto nomiĝas "caveat" (latina jura termino internacie uzata, legu: kaveat).

Se la Registro ricevas peton de civitaniĝo por persono trafita de "caveat", la matrikulisto tuj informas la vickonsulon pri internaj aferoj kaj haltigas la proceduron atendante la instrukcion de la vickonsulo.

"Caveat" efikas nur malhelpe al la civitaniĝo, sed ne al la eventuala kunlaboro de la trafito kun paktinto aŭ Civita instanco.

La nomoj de la personoj trafitaj de "caveat" estas konfidencaj, krom specifa permeso de la vickonsulo pri internaj aferoj.

"Caveat" daŭras tiel longe kiel la plendinto ne komunikas al la Registro la reprenon de sia denunco.

La dekreto Kirova normigas ankaŭ la kazojn de "persona non grata".

[HeKo 687 2-C, 6 aŭg 18]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0674 s s 
  Total: 0.0816 s s