Esperanta Civito

Dudek jarojn post la Pakto


La 10an de aŭgusto 1998 en Ĉaŭdefono estis subskribita la Pakto por la Esperanta Civito. El tiu akto fontis la konsorcio kiu kondukis al la promulgo de la Konstitucia Ĉarto la 2an de junio 2001. Dudek jarojn poste, en la Civita konsorcio ekzistas tri kapitaloj: spirita, materia kaj ekstera.

La spirita konsistas el la kulturaj produktoj kaj servoj: ekzemple la revuo "Literatura Foiro", la kursoj de KCE, la Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj, la lingvotestado, la literaturaj kafejoj ktp. La materia estas la proprietoj: domoj, apartamentoj, legacioj, libraroj, aparatoj ktp. La ekstera estas la prestiĝo ĉe eksteraj institucioj: PEN Internacia, Internacia Naturamikaro, Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo ktp.

Ĉiuj kapitaloj kreskas de jaro al jaro, kvante kaj kvalite. Tial necesas aktivuloj kaj mastrumantoj por la tri kapitaloj. La niveloj lingva kaj faka ne nepre koincidas. Por la spirita necesas kaj lingva kapablo kaj adekvata klereco: ekzemple redaktoro havu C-gradan diplomon kaj relative altan klerecon. Por la materia kapitalo oni ĉerpas laborfortojn el Pro Esperanto kaj Civila Esperanta Servo: sufiĉas B- aŭ eĉ A-grado, kondiĉe ke oni kompetentu pri domflegado, ĝardenumado, kuirado kaj simile. Por la ekstera kapitalo necesas homoj kiuj scipovas diplomatiajn lingvojn, unuavice la francan kaj la anglan: ili rajtas ne scipovi esperanton, se ili posedas tiujn lingvojn kaj havas geopolitikan preparon; tial pli kaj pli ofte oni plukas talentajn gaĝojn en najbaraj filioj, ekzemple de PEN kaj de NFI.

Okaze de la morgaŭa datreveno, dum la Civito ekspansias ĉiudirekten (ankaŭ laŭ petskriboj pri civitaniĝo), ni invitas vin rekonsideri vian rolon en Esperantio surbaze de la supraj tri sektoroj, kaj proponi vin mem aŭ valoran konaton por aktivi en la konstruado de la Esperantio kiu produktas servojn kaj ne deficitojn.

La partopreno en AfrES estas esenca elemento por la kvalifikigo de afrikaj aktivuloj. Kiuj restas ekster AfrES, tiuj havas malpli da esperoj por karieri en la nova Esperantio.

(Giorgio Silfer, konsulo)

[HeKo 687 5-C, 9 aŭg 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0671 s s 
  Total: 0.0803 s s