Esperanta Civito

Seksa molestado dum IJK en Hispanio


"Mi bedaŭras anonci, ke estis partoprenanto kiu seksĝenis alian partoprenanton. Sed la LKK kaj la TEJO-estraro forbaris la seksĝeninton de la kongresejo laŭ komuna decido de LKK kaj dela viktimo. Se vi mem spertis aŭ spertos ion ĝenan, vi povas kontakti la organizantojn kaj bonvolu fari tion."

"Se vi dubas pri via propra konduto, pensu ke la aŭskulta servo estas tie ankaŭ por vi. Se vi volas paroli pri io ajn, ne hezitu kontakti la aŭskultan servon: S*, J*, K* kaj K*."

"La LKK kaj la TEJO-estraro volas, ke estu klare, ke ni absolute ne toleras ajnan seksĝenon kaj estu klare, ke tiu persono riskus tujan forbaron de la Internacia Junulara Kongreso. La diskuto pri la konsekvencoj, kiujn povas havi tiaj perfortaj agoj, estos ankoraŭ priparolata de TEJO."

Tiu ĉi oficiala deklaro estis diskonigita dum la okazanta IJK en Badajozo (Hispanio). El ĝi oni ne komprenas, ĉu la koncernataj personoj estas de la sama sekso, kiel okazis fine de la 1990aj, kun denunco kontraŭ UEA-dungito. Ŝajnas tamen ke junulino estis la viktimo kaj junulo la forpelita molestinto.

[HeKo 687 6-A, 10 aŭg 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0538 s s