Esperanta Civito

Esperantaj ideologioj kaj kulturhistorio en KCE


Ekde morgaŭ deko da studemuloj partoprenos en la semajna kursaro de la Esperantologia Fakultato ĉe Kultura Centro Esperantista. Esperantologio ne konas aĝlimojn: la aĝo de la estontaj esperantologoj varias inter 23 kaj 80 jaroj; iliaj ĉefaj eduklingvoj estas la bulgara, franca, hebrea, hungara, itala, kataluna aŭ rumana. Instruos Francisko Degoul, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

La temoj estos: monografie la zamenhofa ideologio (Degoul) kaj svisaj pioniroj (Martinelli; institucie la kultura historio de la esperanta popolo (Silfer). Enestos ankaŭ du periodoj pri interlingvistiko.

La studa tago dividiĝas en kvar periodoj po 1h30': du matene kaj du posttagmeze. La tria periodo utilas por individua profundigo, la ceteraj estas lekcioj kun posta diskuto. Diskutoj okazas ankaŭ vespere, depende de la bezono kaj deziro.

La uzataj tekstoj estas verkitaj de la instruistoj mem, sole aŭ kunaŭtore, kiel "Historio de la esperanta literaturo" de Minnaja-Silfer.

[HeKo 688 2-B, 14 aŭg 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0555 s s 
  Total: 0.0724 s s