Esperanta Civito

"Literarny Tyzdenník" pri nia literaturo


"Dankon pro la sendita kopio de la intervjuo al Giorgio Silfer en la slovaka priliteratura semajngazeto" skribis c-ano Vinko Oŝlak ricevinte la fotoreprodukton el la ĵusa numero de la bratislava "Literarny Tyzdenník", kun longa intervjuo farita de Gustav Murín, slovaka verkisto.

"Ĉar la slovena kaj la slovaka estas parencaj lingvoj, mi povis preskaŭ ĉion kompreni, kaj mi trovas liajn respondojn tre sobraj kaj tamen informe sufiĉaj. Mi peros tion al la organizantoj de lia prelego en Mariburgo. Aparte mi tion sendos al la redakcio de la slovena taggazeto "Večer", por ilin instigi fari kun li ion similan, kiam li gastos en la urbo", konkludis c-ano Oŝlak.

La kunfondinto de la Esperanta PEN prelegvojaĝos en la danuba areo fine de oktobro (Hungario-Slovenio-Kroatio), parte al neesperantista publiko. Plej ofte okazos prezento pri la verko "Historio de la esperanta literaturo" de Minnaja-Silfer.

[HeKo 688 5-B, 25 aŭg 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0680 s s 
  Total: 0.0830 s s