Esperanta Civito

Amplifiki kaj Anjo Amika reeldonataj


Kooperativo de Literatura Foiro reaktivigis sian muzikan fakon ĉi-somere, relanĉante la plej famajn kompaktajn diskojn de Amplifiki kaj Anjo Amika.

La furora "Tute negravas" de unu el niaj plej famaj rokbandoj estas reeldonata en teknologie avangarda formato fare de Vinilkosmo, kiu aĉetis de LF-koop la koncernajn rajtojn. Male la voĉo de la hungardevena kantistino estos baldaŭ reĝuebla en dua eldono de la KD "Bela Revo". Tio signifas ke elĉerpiĝis la stoko de pli ol kvincent ekzempleroj. La vendoj financas la duan eldonon.

LF-koop estas ankaŭ traktanta kun la itala muzikisto Giorgio Di Nucci la produktadon de KD kun napolaj kaj klasikaj kanzonoj, plejparte tradukitaj de Nicolino Rossi kaj de Giorgio Silfer.

Post Vinilkosmo, LF-koop restas la plej grava muzika eldonejo en Esperantio.

[HeKo 689 6-B, 6 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0566 s s