Esperanta Civito

EU preparas sankciojn kontraŭ la nuna Hungario


Hodiaŭ en Strasburgo la Parlamento de Eŭropa Unio aprobis per kvalifikita plejmulto la rezolucion inspiritan de raporto de la verda deputitino el Nederlando Judith Sargentini, kiu kulpigas la nunan hungaran registaron pri agado kontraŭ la homaj rajtoj.

El 693 voĉintoj, 448 poris, 197 kontraŭis kaj 48 sindetenis: la propono sukcesis pro 18 voĉoj, ĉar la sindetenoj ne enkalkuliĝas. Favora estis la tuta maldekstro kun la apogo de la plimulto en la kristandemokrata frakcio. Tial ke FIDESZ, la politika movado de la hungara ĉefministro Viktor Orbán, membras en tiu frakcio, konsekvence pro tiu ĉi baloto ĝi devus eksiĝi el la frakcio mem (eŭropa popola partio), kiu restas subjekto de centro kaj ne de dekstro, male al la secesiemaj IKP en Britio, jama Nacia Fronto en Francio aŭ nuna Ligo Norda en Italio.

La dua paŝo en la proceduro estos nun la decido de la Eŭropa Konsilio, kvazaŭ-pariteta instanco iel paralela al la Parlamento, proporcie elektita. Ĝi decidos ĉu aktivigi la artikolon 7 de la konstitucia Traktato, laŭ kiu eblas (tamen nur unuanime) eĉ senigi Hungarion je la voĉrajto en la eŭropaj institucioj.

Ĉefministro Orbán mem kapablis nek akiri la helpon de la eŭropaj kristandemokratoj nek efike kontesti la akuzojn de la raporto Sargentini. Se la akuzoj kontraŭ la nuna Hungario lasus ankoraŭ marĝenon de dubo, certe la diplomatia malkapablo de Orbán (inkluzive facile eviteblan eraron kiel malfruiĝo ĉe la debato) kondukis Hungarion al izoliteco.

Per la cenzuro al la nuna Hungario EU malfermas orientan fronton, post la okcidenta pro la brita secesio. La situacio estas do ekstreme delikata ankaŭ por Strasburgo, ne nur por Budapeŝto: oni komencis defion pri la povo de EU influi la politikajn ekvilibrojn interne al membroŝtato. Kaj oni komencis per unu el la popoloj plej tikleblaj rilate al nacia fiereco, kvankam dum la tuta historio dividita en la diverĝa perspektivo Nyugat-Napkelet (okcidento-oriento).

(HeKo 690 2-E, 12 sep 18)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0569 s s