Esperanta Civito

Lingva Komitato decidis pri "pacist(in)o"


En dato 30 aŭgusto 2018 Civila Esperanta Servo demandis al la Lingva Komitato de Esperantio, ĉu la vorto "pacist(in)o" estas uzebla en la senco de "peace keeper", kiu estas intera rango en la hierarkio de la civilserva organizo.

Voĉrajtis: dek unu.
Deklaris sin nekompetentaj: Conde Rey, A. Melnikov.
Konsekvence la kvorumo sobis de ok al ses.
Nek voĉdonis nek sin esprimis: Cherpillod, Gbeglo.
Konforme al Lex Academica tio egalas al neaj voĉoj.
Voĉdonis nee: Nilsson.
Voĉdonis jese: Ari-Martinelli, Chmielik, C. Minnaja, Modest (Mihalkov), Nemere, Silfer.
Per ses voĉoj favoraj kaj tri kontraŭaj la dutriona plimulto estas atingita.

La Lingva Komitato de Esperantio aprobas la uzon de la vorto "pacist(in)o" ĉe Civila Esperanta Servo kaj la ceteraj instancoj de la Esperanta Civito.
La decido aperu en "Literatura Foiro" kaj en HeKo.    

Giorgio Silfer, konsulo
Birindwa Mushosi, LK-sekretario

[HeKo 690 5-C, 17 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0600 s s