Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio - septembro 2018


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA 1541,70 -- je minus 3,14%. La unua ondo de la varbokampanjo por 2019 ne ŝajnas trafi la entuziasmon de la membraro. La altigo de la tarifoj (kiom konsentos pagi 44 eŭrojn anstataŭ 11 jare por  baza membreco?) etendiĝas al paralelaj iniciatoj (kiom pretas pagi 50 eŭrojn por nur kvar numeroj de Unesko-kuriero?). Eksestraranoj laŭte kaj publike konsideras la Asocion jam mortinta. Komitatanoj kverelas aŭ minacas pro la difino "membreco baza" anstataŭ "baza membreco" (kial ne "nuda membreco"?). Estas malfacile disigi la emociojn de la financa realo, ĉar unu influas la alian. Ĉiukaze UEA submetis sin al la ekzameno de la aliĝokvanto: ĝi fariĝis prioritata kompare kun la servoj, kiuj efektive regresas.

TEJO 258,76 -- je minus 4,55%. La estraro ne respektis la limdaton 30 septembro 2018 por produkti la financajn raportojn. "Eble ĉar estas kelkaj aferoj restas de antaŭaj jaroj, devas rekontroli kaj korektigi,  ne tuj solvi en la mallonga tempo, do ni klopodas kunlabori kun financa fakto de UEA por solvi" konfesas la kasistino per afabla piĝino. Ĉi tie oni ludas pri la estonteco de TEJO.

FPEF 302,13 -- je plus 0,71%. Pro Esperanto komplete repagis la krediton de unu el la gravaj investintoj: tial ĝia parto en la posedo de la Esperanto-Domo en Malago kreskis ĝis 71% de la tuta nemoveblaĵo, kiu ekde septembro enspezadas pro konstanta luanto de la Mevonesto. La rezervoj en kontanto restas tamen malgrandaj.

KCE 992,33 -- je plus 0,65%. Rapida reluigo de la apartamentoj post la ĉeso de du lukontraktoj. Preparata alloga programo por 2019.

LF-koop 220,75 -- je plus 1,90%. LF, libroj, diskoj: la produktado intensiĝis. La revuo prepariĝas al sia ora jubileo.

PEN 189,53 -- je plus 0,44%. Kresko de la aŭspiciata aktiveco (literaturaj kafejoj, prelegoj, tradukado de klasikuloj).

[HeKo 692 4-C, 4 okt 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0563 s s