Esperanta Civito

Esperantianoj en la naturamika movado

Esperanta Naturamikaro partoprenos en la baldaŭa jara konferenco de Naturfreunde International en Vieno, per sia delegito c-ano Giorgio Silfer. La konferenco ne havas la samajn povojn de la trijara kongreso: interalie ĝi ne rajtas decidi pri la ŝanĝo de kategorio ĉe aliĝinta federacio; tamen ĝi estas la gvida organo de la naturamikoj pri la koncerna jaro.

En la pasintjara kongreso partoprenis dek ses federacioj, inter kiuj la esperanta, kiu reprezentas Hispanion. La kongreso promociis ĉi-lastan de C- al B-membro. Kompare kun A-membro la diferencoj estas esence du: kotizo pli malalta kaj nerajto kandidatiĝi por la internacia estraro.

Dum la lasta jardeko la naturamika movado spertis kreskon en Afriko kaj malkreskon en orienta Eŭropo. La oficiala raporto deklaras la ekziston de 350.000 individuaj membroj, kun forte malekvilibra geografia distribuo: pli ol la duono situas en germanlingvaj landoj.

Tiun malekvilibron reflektas ankaŭ la nombroj de la naturamikaj domoj: sescento en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, nur cento en la cetera Eŭropo (inkluzive de la esperanta en Andaluzio) kaj deko sur la resto de la planedo. ENa aktive partoprenos en la laborgrupo pri la naturamikaj domoj, kiuj konsistigas rimarkindan sed subekspluatan kapitalon.

(HeKo 692 6-B, 7 okt 18)

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0547 s s