Esperanta Civito

TEJO estas aŭtonoma, sed ne aŭtocefala

Se Universala Esperanto-Asocio estus eklezio, pli precize kiel la ortodoksa, eblus interesaj analogioj.

Sennacieca Asocio Tutmonda estus skisminta realaĵo, iam en odoro de herezo, sed nun tiel neglektinda ke eblas ekumena dialogo, kvazaŭ ĝi estus faka asocio de emeritaj laboristoj.

Ne herezaj, sed aŭtocefalaj, do plene sendependaj de la roterdama patriarkejo, estus IFEF kaj ILEI. Iliaj fideluloj ne membras aŭtomate en UEA, iliajn financojn ne prizorgas la roterdama kurio (signifo 5 en PIV). Ili similus al la kopta eklezio.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas aŭtonoma, sed ne aŭtocefala: simile al la ortodoksa eklezio de Finnlando, aŭ al la ukraina ĝis la nuna jaro. Ĉi tiuj dependas de Moskvo, TEJO dependas de Roterdamo. Ĝis tioma grado ke la jama "junulara sekcio de UEA" eĉ ne sukcesas havi propran bilancon, ĉar la kurio ne donas la necesajn detalojn. Mono...teismo.

Ĉu TEJO havas juran personecon? jes. Chu proprajn suverenajn organojn? ne tute, ĉar prelato de UEA sidas en ĝia kapitulo, kaj inverse. Ĉu ĝi ne havas proprajn individuajn membrojn? ne, ĉar individua TEJO-ano estas individua UEA-ano (kaj ne inverse, pro la aĝo). TEJO ne estas sendependa, sed interdependa.

(HeKo 692 7-A, 9 okt 18)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0556 s s