Esperanta Civito

Esperantio denove plenrajta en la Naturamikaro


Ĉi-semajnfine en Vieno, post dekjara foresto, en la jara konferenco de Naturfreunde International la esperantistaro reaperis kun voĉrajto, ĉi-foje ne kiel faka asocio de Sennacieca Asocio Tutmonda (la sin mortiginta TANEF) sed kiel Esperanta Naturamikaro, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. La merito de la resurekto apartenas plene al raŭmistoj.

ENa havas du oficialajn lingvojn: la kastilia kaj esperanto. Ĝi funkcias kiel federacio de naturamikaj societoj en Hispanio, sed havas ankaŭ transnacian aktivecon. Lastatempe ĝi estas preparanta kurson pri oficinalaj plantoj apud la Garda lago.

La jara konferenco pasis sen rimarkindaj problemoj. La delegito de ENa, c-ano Giorgio Silfer, sin detenis pri la financa raporto 2017, ĉar tiam ENa ne havis ankoraŭ la nunan statuson, kaj pri la nova membro C en Irano, kies statuto enhavas gravajn kontraŭdirojn. Tial ke ne okazis voĉdonado laŭ apartaj punktoj, ENa voĉdonis kontraŭ la nova interna Reglamento, kvankam ĝi kontraŭas nur la lastan artikolon, kaj specife la paragrafon pri la lingvouzo.

Esperanta Naturamikaro estas la sola progresema ekologiisma esperanto-societo agnoskita de grava neesperantista tegmenta organizo. Ĝi estas jam pli granda ol aliaj landaj federacioj (ekzemple la dana kaj la sveda) kaj proponas propran gastejon (kio al multaj mankas), danke al la subteno de Pro Esperanto, la Civita "banko". Por aliĝi al ENa: naturamik ĉe esperantio.net

[HeKo 693 8-B, 21 okt 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0564 s s