Esperanta Civito

Pli kaj pli sukcesa informado pri nia literaturo


Daŭras la strategia ofensivo de Esperanta PEN-Centro por persvadi ankaŭ ne esperantajn intelektulojn pri la valoro de nia literaturo, tiel ke ne estus mirige se iam unu el niaj aŭtoroj ricevus Nobel-premion. Hieraŭ en Labako okazis kvalita salto, ĉar kun la apogo Slovena Esperanto-Ligo la Slovena PEN mem organizis prelegon de c-ano Giorgio Silfer, enkondukitan de la prezidantino de la PEN-Centro, Ifigenija Simonoviĉ.

Temas pri aparte grava PEN-Centro, ĉar ĝi gvidas la internacian komitaton de verkistoj por paco, kadre de ĉiujara internacia konferenco en Bledo. La oratoro estis prezentita en la salono de la oficiala sidejo per tre amikaj kaj eĉ admiraj vortoj, ĉar subtenanto de minoraj lingvoj kaj tre kompetenta pri juraj demandoj ankaŭ kadre de mondkongreso.

Parto de la nombra publiko konsistis el esperantistoj, ne nur el Slovenio, sed ankaŭ el Kroatio, Bulgario, Pollando; sed ne tial Giorgio Silfer preferas paroli en nia lingvo, kun postinterpretado fare de talenta loka esperantisto (ĉi-foje la SEL-prezidanto, Janez Jug): li deziras precipe ke la idiomo estu aŭdata ankaŭ de kleraj gaĝoj.

Bazo por la prezentoj estas la verko kunaŭtorita de c-ano Carlo Minnaja, "Historio de la esperanta literaturo", kies enkonduka prezento fare de la gasto vekas ĉiam interesajn demandojn. Hieraŭ vespere, ekzemple, unu el la demandoj koncernis la rolon de la traduko de la Biblio por la formado de nia literatura lingvo: Silfer respondis ke tiu traduko ne havas la efikon de tiu de Lutero al la germana, sed ĝi enkadriĝas en pli vasta perspektivo, kie situas la ĉefverkoj de Weltliteratur, laŭ la ideo de Goethe -- tial ekestis la esperantigoj de "Hamleto", de "Ifigenio en Taŭrido", de "Sinjoro Tadeo", de "Infero", inkluzive la Biblion.

La nuna strategio spertas ankaŭ financan fronton: unuflanke ĝi estas pli kaj pli helpata de neesperantistoj mem, kiel en la kazo de la Slovena PEN; aliflanke ĝi kondukas al intensa debitado de la prezentata libro: la skatolo da ekzempleroj de HEL, kuriere liverita al Slovenio, estis elĉerpita ene de du tagoj, same kiel kunportita stoketo el la ĵusa eldono de "Paŝoj al plena posedo".

[HeKo 693 9-B, 27 okt 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0580 s s