Esperanta Civito

Presata la novembra numero 2018 de HdE


Akurate kaj komplete Kultura Centro Esperantista realigas la jarkolekton 2018 de "Heroldo de Esperanto", la unua post la aĉeto el LF-koop, kiu reprenis ĝin post la jarkolekto 2017 prizorgita de Lexus en Brazilo (kaj ĝis nun ne finita).

La novembra numero dediĉas la fruntan artikolon al la lasta libro de prof. d-ro Carlo Minnaja, "Historio de la Akademio de Esperanto". La sama paĝo raportas ankaŭ pri la sukcesoj de ARKONES en Pollando kaj de la Polyglot-konferenco en Slovenio.

Granda spaco ankaŭ al TEJO, kies aktivuloj Robert Nielsen kaj Rogener Pavinski veas kontraŭ la malfacila situacio kaŭzita de Roterdamo, pro la malzorgoj pri la bilanco respektive pri la surmerkatigo de la revuo "Kontakto".

Atenton ricevas lastatempaj eksteraj eventoj en Andaluzio (pri la efiko de la brita secesio al la lingva reĝimo en Eŭropa Unio), en Slovenio (pri la prezento de la esperanta literaturo ĉe la Slovena PEN), en Aŭstrio (pri la resurekto de nia lingvo ene de Naturamikaro Internacia) kaj Hungario (kie brile daŭras la unusola konstanta literatura kafejo de Esperantio). Kvankam HdE atingas precipe la svisan esperantistaron, ĝi pli kaj pli disvastiĝas (ankaŭ rete) en la danuba areo. Probable la venonta jaro montros firmiĝon de tiu fenomeno.

La gazeto estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 694 3-B, 31 okt 18]
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0713 s s 
  Total: 0.0860 s s