Esperanta Civito

La Esperanta Civito, duoble alternativa


En 1932 ĉesis la dekjara valideco de la Interkonsento de Helsingforso, laŭ kiu la du tendencoj de la neŭtrala (laŭ SAT: burĝa) esperanto-movado kreis komunan Internacian Centran Komitaton. Kvankam la du tendencoj (ĝeneva kaj pariza) estis egale reprezentataj (tri plus tri komitatanoj), UEA akiris strategian superecon, ĉar ĝiaj tri komitatanoj koincidis kun ĝia estraro, kaj Edmond Privat prezidis la tuton.

La manko de politika indiferento ĉe UEA kaj specife Privat malplaĉis al la strikte konformismaj landaj societoj, ne nur en nedemokrataj landoj (ekz. Italio), sed des pli en la demokrataj Britio kaj Francio. Tial la landaj societoj preparis sin al rompo kun UEA (kiu havis nur individuan membraron) kaj kreo de nova internacia subjekto.

Por eviti tion Ĝenevo akceptis novan interkonsenton, kiu en Kolonjo 1933 starigis la bazon de la ĝisnuna organizo: hibrida kombino de individua kaj kolektiva membraroj, kiu en 1934 forĵetis el la estraro la svisan amikon de Gandhi (Privat) kaj al li preferis nazian vicprezidanton. Kontinueco situas en la fakto ke ambaŭ subjektoj (1922 kaj 1933) praktikis centralismon. Kurioze, la svisoj ne kapablis esprimi federisman projekton.

Federismon, anstataŭ centralismo, lanĉos en 2001 la Esperanta Civito. La ĉefa struktura diferenco kompare kun UEA kaj la ceteraj tradiciaj movadoj konsistas el la kunekzisto de du komitatoj, kun malsama reprezentivo: pariteta, respektive proporcia. Aldone, centralismo postulas centran oficejon kun burokrata aparato, kiel nun en Roterdamo, dum federismo evitas tion. Krome, en federismo la centro funkcias subsidue al la periferio, dum en centralismo inverse.

Eĉ pli: en la Civito la centro delegas povojn al la paktintaj establoj, anstataŭ krei propran, internan instancon aŭ komisionon kiu plu ligu la paktintojn. Klasika ekzemplo estas la lingvotesta sistemo, kies administradon la Forumo (asembleo de la paktintoj) adjudikis al KCE (paktinto), dum UEA kreis nukleon de komisaroj por mondaj ekzamenaj tagoj, konkurencante kontraŭ ILEI, kiu siavice klopodis aktivigi reton de ekzamenaj komisionoj konkurencan al la landaj institutoj, teorie kuplitaj al la landaj asocioj...

La organiza modelo por la nova Esperantio estas duoble alternativa al tiu kiu inspiras la tradiciajn E-movadojn. Kaj eĉ trioble, kiel ni vidos en alia fojo.

(Giorgio Silfer)


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0610 s s