KEFR reviziata, ĉu sekvos LTSEC?
Nia lingvo alestas la 52an internacian renkonton de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, danke al Kultura Centro Esperantista, reprezentata de gec-anoj Lorena Bellotti kaj Giorgio Silfer. Temas interalie pri la debuto de nova stabano de la Esperanta Civito.
Dum la laborgrupoj montriĝis definitive la neceso ĝisdatigi la Komuna Eŭropan Framon de Referenco (2001). La nova versio pretas, kaj ĝi povus influi la direktivon Mühlemann pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Diskuto estos probabla jam dum la Forumo kunvenanta en Buĵumburo fine de 2018.
Alia grava temo estas la evoluo de la lingvotestado ĉe enmigrintoj kaj rifuĝintoj. Tiurilate necesas niaflanke profundigi la rolon de VIME, projekto pri lingvaj volontuloj: Esperantio povus aktivi pli multe en tio. Indus esplori sinergion kun la Civila Servo.
La konferenco daŭros en Salamanko (Hispanio) ĝis 23 novembro 2018.
(HeKo 295 9-B, 21 nov 18)