Esperanta Civito

Martinov fermas jarkolekton kaj redaktorecon de LF


Fine de novembro "Literatura Foiro" (decembra numero) 296 kuŝas akurate sur la skribotablo de ĉiu abonanto en Eŭropo, danke al la engaĝo de la redakcio kaj de la stabo de LF-koop. Por komparo: "Beletra Almanako" haltis ĉe la junia numero, kaj la oktobra ne atingos la abonantojn antaŭ 2019.

LF 296 estas la lasta duope prizorgata de gec-anoj Zlatoje Martinov kaj Perla Martinelli: la unua lasas memvole la ĉefredaktadon, atinginte la pensian aĝon. C-ino Martinelli anstataŭos lin dum la 50a jarkolekto, okupiĝante pri la formado de la nova ĉefredaktoro, kies nomo ne estas ankoraŭ  konata (sed certe havas la esperantan civitanecon).

La lasta numero ekas per poemo de Giorgio Silfer, "La flava tramo": longa nostalgia soneto, kvazaŭ replike al "La ruĝa tramo" de Leonard Newell. Eseo de Carlo Minnaja pri "Dekamerono" fermas la vicon de la plej gravaj tradukoj al esperanto, post "Hamleto", "La faraono", "Sinjoro Tadeo", "Infero" kaj "La tragedio de l' homo", spegule al la plej gravaj tradukintoj: Zamenhof, Kabe, Grabowski, Kalocsay, Newell kaj fine Waringhien (helpita de Martinelli, ĉi-kaze). Gonçalo Neves eseas pri "Virino, kiu scipovas latinon...", honore kaj al klerulinoj kaj al latinistinoj.

Virinoj plenigas plurajn paĝojn: pri Nobel-premio (inkluzive la daterevenon de literatura Nobelo al Pearl Buck), per poemoj de Elena Popova kaj Lenke Szász, per recenzo de Renée Triolle pri la hungara filmo "1945", per teatra medaljono de Raita Pyhälä. Prozo male ŝajnas prerogativo de viroj precipe pro tri mikronoveloj de Nicolino Rossi kaj rakonto de Tiberio Madonna (elitaligita de Carlo Minnaja).

Du tre interesajn eseojn aŭtoras Fernando Pita: "Tradukado kaj lingvistiko: necesa sed danĝera interrilato", respektive Giorgio Silfer: "Monoteismo kaj eŭdemonismo ĉe la unua homarano". Plurajn recenzojn proponas Dimitrije Janiĉiĉ, Perla Martinelli, Carlo kaj Nicola Minnaja. La revuon fermas debato pri la sinteno de Vinko Oŝlak rilate al artikolo pri Simone Veil.

Organo de Esperanta PEN-Centro, "Literatura Foiro" estas posedata, administrata kaj eldonata de LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 696 4-B, 29 nov 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0567 s s