Esperanta Civito

En Meksiko premieros la verko de Silfer-Cruz

"Aproximación a la historia cultural de la comunidad esperantófona o del pueblo esperántico", verkita de Giorgio Silfer kaj María Elena Ruiz Cruz kiel aŭtonome informa PEN-kajero referenca al "Historio de la esperanta literaturo", estos komuna eldonaĵo de LF-koop kaj Editorial Praxis en Meksiko.

La preso okazos dum februaro 2019 kaj la premiero estas planata por la komenco de marto en unu el la plej gravaj literaturaj kluboj de la meksika ĉefurbo, kiel "La Casa del Poeta".

La distribuo okazos 90% en Latin-Ameriko. Se vi havas geamikojn inter la hispanlingvaj intelektuloj (ne esperantistaj) al kiuj estas inde sendi la verkon, bonvolu komuniki iliajn adresojn al DIALOGO, la meksika societo kiu zorgos pri la distribuo, aŭ al ĉi tiu redakcio.

Premiero en Eŭropo eble okazos en Madrido komence de junio 2019, koincide kun la librofoiro. Eble sed ne certe, ĉar tio ne tute kongruus kun la ĝenerala sinteno de c-ano Silfer, kiu lastatempe skribis al unu el siaj disĉiplinoj: "En Hispanio mi estas hispanisto, escepte de Andaluzio (kie mi estas ankaŭ esperantisto) kaj de Katalunio (kie mi estas nur esperantisto)".

La franca versio estos presita praktike samtempe en Italio, ĉiam zorge de LF-koop, kaj la premiero okazos en Neŭŝatelo, 12 aprilo 2019. La angla malfruas, pro manko de taŭga kunredaktanto. Dume estis akceptitaj de la ĉefa aŭtoro la proponoj de du kolegoj por la portugala kaj la slovena.

[HeKo 697  4-B, 10 dec 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0990 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.1411 s s